Usono
Mi tion faros, sed nur se vi helpos


Respondaro

Kion celas PromesoBanko?
PromesoBanko estas retejo por instigi homojn al agoj, ĉefe al tiuj, kiuj bezonas plurajn personojn. Ni kredas, ke la mondo bezonas tian servon: multaj bonaj aferoj ne okazas ĉar ne estas sufiĉe da organizitaj personoj por ilin fari.
Bonvolu doni kelkajn ekzemplojn.
Nu, jen. 'Mi promesas recikligi miajn rubaĵojn se 100 samurbanoj faros same'. 'Mi promesas sendi skatolon de libroj al iu afrika Esperanto-centro se 15 aliaj personoj sendas al mi pliajn librojn por plenigi ĝin'. 'Mi promesas konstrui utilan retejon se 1000 personojn promesas kontribui al ĝi'.
Kiel ĝi funkcias?
PromesoBanko ebligas la kreadon de promesoj, kaj instigas aliulojn subskribi ilin. Promeso estas deklaro tia: 'Mi promesas fari ion se iu nombro da personoj helpos min tiucele'. La kreinto de la promeso poste reklamas pri ĝi kaj instigas aliulojn subskribi ĝin. Unu el du rezultoj okazos — aŭ la promeso ne sukcesos allogi sufiĉe da subskribantoj antaŭ ol eksvalidiĝi. Tiukaze ni kontaktos ĉiujn kaj skribos 'pli bonan ŝancon venontfoje'. Sed preferinde la promeso ricevos sufiĉe da apogantoj, kaj ili ĉiuj ricevos mesaĝon, kiu tekstas 'Gratulon — nun ek al ago!'
Kion mi povas peti, ke oni subtenu?
Pli malpli ion ajn, kio ne estas kontraŭleĝa kaj kiu ne incitas aliajn agi kontraŭleĝe. Ankaŭ obscenaĵoj riskas esti forigita — temas pri familia retejo!
Kiel vi povas kontroli, ke la subskribintoj ja faros tion, kion ili promesis?
Ni ne povas; PromesoBanko baziĝas sur psikologia veto. Ni kredas, ke se persono posedas ajnan volon fari ion, kaj se ni konsciigas tiun pri grupo da aliuloj, kiuj same volas fari ĝin, do tiam tiu persono multe pli emas ekagi. Ni havas rakontojn pri sukcesaj promesoj, kaj ni enketis pri aro de monpetantaj promesoj, kaj trovis, ke inter 50% kaj 150% de la promesita mono estis kolektita; tipa valoro estas ĉ. 75%.
Kiel mi estas rekompenciĝita?
Kiel bonintenca subskribinto, vi havos 'asekuron' kontraŭ esti la sola ĉeestanto al manifestacio sub la malvarma pluvego, aŭ kontraŭ esti la gepatro, kiu ĵus sinproponis por ĉion fari tutsole por la lerneja teatraĵo. Kiel promeskreinto, vi ege pligrandigas la ŝancon atingi tion, kion vi volas.
Ĉu senpaga?
PromesoBanko estas senpaga por uzantoj, kiel ajn granda estu via promeso. La retejon tamen administras bonfara fondaĵo, do se vi volas fari aparte grandan promeson kaj ŝatus iom kontribui, bonvolu kontakti ninrekte fari donacon. SMS-mesaĝoj al PromesoBanko (kiuj funkcias aktuale nur en Britio) kostas same kiel normala tekstmesaĝo.

Demandoj pri Organizaĵo

Kiu konstruis PromesoBankon?
Tiu retejo estas konstruita de mySociety. mySociety estas bonfara fondaĵo, kiu kreskis el la komunumo de volontuloj, kiu kreis retejojn kiel TheyWorkForYou.com. La ĉefa celo de mySociety estas la kreado de interretaj projektoj, kiuj donas simplajn, senteblajn avantaĝojn kadre de la civitana kaj komunuma aspektoj de iliaj vivoj. Nia unua projekto estis WriteToThem.com, kie la publiko povas skribi al iu ajn el siaj voĉdone elektitaj reprezentantoj, senpage.
Kiu pagas?
PromesoBanko estas konstruita de mySociety dank' al la streboj kaj kunlaboro de kerno de pagitaj programistoj kaj nepagitaj volontuloj. La kernajn laborantojn pagis la Interreta Novaĵfonduso de la ODPM (t.e. la ofico de la brita vicĉefministro), kune kun la Provinca Konsilio de West Sussex.
Ĉu vi bezonas helpon kun la projekto?
Jes, ni povas uzi multspecajn helpagojn, teknikajn aŭ ne. Bonvolu kontakti nin se vi havas proponon.
Kie estas la "fontkodo" de PromesoBanko?
La programoj malantaŭ PromesoBanko estas liberaj, kaj estas eldonitaj ĉefe per la GPL-permesilo de Affero. Vi povas elŝuti la fontkodon (serĉu sub 'pb') kaj helpi al ni evoluigi ĝin. Vi plene rajtas uzi ĝin en viaj propraj projektoj, sed vi devas ĉiam disponebligi la fontkodon de tiuj projektoj.
Ne organizaĵoj konstruas retejojn, sed personoj. Kiu vere kreis ĝin?
Nu, ni estas: Mike Bracken, Edmund von der Burg, James Cronin, Francis Irving, Chris Lightfoot, Etienne Pollard, Richard Pope, Matthew Somerville, Tom Steinberg.
Translations by Nic Dafis (Welsh), Hugo Caballero Figueroa (Spanish), Tim Morley (Esperanto), Diego Galli (Italian), LaPingvino and Leo De Cooman (Dutch), Creso Moraes (Brazilian Portuguese), Alexander Markushin (Russian), maidan.org.ua team (Ukrainian), Hugo Lamoureux (French), Oliver Ding, Isaac Mao, Danny Yu, Nan Yang, Jacky Peng (Chinese), Aliaksej Lavońčyk (Belarusian).
Kroman dankon al Tangent Labs (por SMS-mesaĝoj en Britio), la Usona Armeo (por la tutmonda informilo), CIESIN (por datumoj pri denseco de populacioj), Ordnance Survey (por britaj poŝtkodoj), Ben Furber por nia bildsimboleto, la tuta komunumo de liberaj programoj (FreeBSD, Linukso, PHP, Perl, Pitono, Apache, MySQL, PostgreSQL, ni amas kaj uzas vin ĉiujn!) kaj Easynet (kiu bonkore gastigas ĉiujn niajn servilojn). Bonvolu sciigi al ni, se ni forgesis iun.

Demandoj de Promeskreantoj

Kiaj promesoj bone funkcias, kaj kiaj fiaskas?
Ni ankoraŭ ne certas, sed post cerbumado ni kredas, ke estas kelkaj ĝeneralaj reguloj sekvindaj. Unue, ju pli malalta estas la celita nombro da subskribontoj, des pli probable ĝi sukcesos. Due, tiu ŝanco de sukceso rilatas rekte ankaŭ al la energio, kiun vi eluzas fanfaronante promeson, ĉu vian propran ĉu alian subskribitan de vi. Se vi povas porti tekkomputilon de pordo al pordo kaj instigi personojn tuj subskribi, sukceso por vi estas multe pli probabla ol por tiu, kiu verkas sian promeson kaj poste forgesas pri ĝi.
Kiom da personoj mi petu?
Ni rekomendas, ke vi elektu la plej malaltan celon, kiun vi povus elporti. Elektu la nombron da personoj kun kiu vi nur apenaŭ trovus la instigon fari vian parton de la promeson. Elektu unu pli ol la nombro, kiu rezignigus vin. Ne petu pli ol tio. Tiel, vi havas la plej grandan ŝancon sukcesi, kaj nenio malhelpas, ke pli da personoj eventuale subskribu.
Kial mia nova promeso ne aperas sur la paĝo Ĉiuj Promesoj nek en serĉ-rezultoj?
Novaj promesoj vidiĝas sur aparta paĝo, kaj ne aperas aliloke ĝis kiam kelkaj personoj subskribis ilin. Tiel ni certiĝas, ke ni montras nur bonkvalitajn promesojn, kiuj havas aktivan kreinton kaj iom da apogo. Do nepre informu viajn amikojn kaj najbarojn pri la promeso!
Ĉu vi forigas stultajn aŭ kontraŭleĝajn promesojn?
PromesoBanko rezervas la rajton kaŝi iun ajn promeson, kiun ni taksas netaŭga. Tio signifas, ke via promeso funkcios, sed ke ĝi ne aperos sur la paĝo Ĉiuj Promesoj, nek per la serĉilo. Ni normale kaŝos promesojn, kiuj estas simple reklamoj aŭ propagandaĵoj, aŭ kiuj estas tute bagatelaj. Krome, ni tute forigos promesojn, kiuj apogas aŭ instigas al kontraŭleĝaj agoj.
Kial mi ne rajtas modifi mian promeson post kiam mi kreis ĝin?
Tiuj, kiuj subskribas vian promeson apogas ĝian specifan vortumon. Se vi ŝanĝus la vortojn, la subskriboj ne plu validus. Vi povas kontakti nin se estas korektenda erareto. Por pli grandaj ŝanĝoj, kreu novan promeson kaj petu, ke viaj subskribintoj resubskribu la novan. Estas ligilo por fari tion en la sekcio 'Diskonigi' de via promespaĝo.
Ĉu mi povas kontakti miajn subskribintojn?
Iam ajn, vi povas sendi mesaĝon al viaj ĝisnunaj subskribintoj. Iru al via promespaĝo kaj sekvu la ligilon sub 'Diskonigi'. Se via promeso sukcesas, vi ricevos ligilon per kiu vi povos sendi mesaĝon al ĉiuj viaj subskribintoj, inkluzive tiuj, kiuj subskribis per SMS-mesaĝo. En tia mesaĝo, indas doni viajn kontaktinformojn kaj peti tiujn de la subskribintoj, por ke vi povu daŭrigi la kontakton dum kiam vi plenumas vian promeson. Eventualaj postaj subskribantoj aŭtomate ricevos vian lastan mesaĝon, kune kun ligilo por legi la aliajn.
Ĉu oni povas subskribi per SMS (poŝtelefona tekstmesaĝo)? Kiel?
Jes, sed aktuale nur en Britio. Se vi ŝatus helpi nin organizi tion en aliaj landoj, bonvolu kontakti nin. La flugfolioj por via promeso klarigas kiel subskribi per SMS-mesaĝo, do presu areton da ili kaj ĉiam portu ilin en via poŝo. Vi trovos la flugfoliojn en la sekcio 'Diskonigi' de via promespaĝo. Krome, retuzantoj en Britio aŭtomate vidos sur la promespaĝo la detalojn pri kiel subskribi per SMS-mesaĝo.
Kiel aldoni bildon al mia promeso?
Musklaku la ligilon 'Aldoni bildon al via promeso (nur por kreinto)' en la sekcio 'Diskonigi' de via promespaĝo. Trovu bildon de io, kio rilatas al via promeso, aŭ simple foton de vi mem.
Ĉu vi povas fari specialan version de PledgeBank por mia organizaĵo?
Jes. Ni povas grupigi viajn promesojn, kaj ŝanĝi la identigan bildon, la kolorojn, aŭ la tutan stilon por kongrui kun via organizaĵo. Ni povas intime ligi PromesoBankon kun via retejo ajne kiel vi povas imagi. Ni povas fari ĝin publika al la mondo, aŭ privata nur por vi. Kutime ni petas pagon por tio, pere de nia komerca subfirmao. (Ĉiuj profitoj revenas al mySociety). Kontaktu nin kun skizo de viaj ideoj. Estas listo de ekzemplaj specialaj retejoj malsupre sur tiu ĉi paĝo.

Internaciaj Demandoj

Ĉu mi povas fari promesojn en aliaj lingvoj?
Jes! Ni havas plurajn tute internaciigitajn versiojn de PromesoBanko. Se via TTT-legilo estas agordita por uzi unu el tiuj lingvoj, PromesoBanko aŭtomate montriĝos en tiu lingvo. Alikaze, sekvu unu el la ligiloj sube sur la paĝo. Se interesas al vi volontuli por traduki la retejon vialingven, bonvolu legi nian pritradukan paĝon.
En kiuj landoj funkcias PromesoBanko?
En ĉiuj landoj. Ni provas aŭtomate scii en kiu lando vi estas, kaj ni montras al vi promesojn, kiuj rilatas al via lando. Por vidi la aspekton de PromesoBanko en aliaj landoj, klaku la landnomon ĉe la supra-maldekstra parto de iu ajn paĝo, dekstre de la identigilo de PromesoBanko. Bonvolu kontakti nin se vi volas helpi al viaj samlandanoj plene profiti de PromesoBanko.
Kial vi havas nur britajn poŝtkodojn?
Ni ŝatus paroli al iu ajn, kiu povus helpi al ni alilandigi la poŝtkodfunkcion. Bonvolu aliĝi al tiu ĉi dissendlisto por helpi nin.
... kaj SMS?
Denove, bonvolu kontakti nin se vi povus helpi nin aldoni SMS-servon por via lando.

Demandoj pri Privateco

Mi ne volas montri mian nomon kiam mi subskribas promeson!
Vi povas sekrete subskribi promeson se vi malelektas 'Montri mian nomon sur tiu ĉi promeso' kiam vi subskribas. Alikaze, vi povas subskribi per SMS-mesaĝo (nur en Britio). Se vi intencas fari delikatan, eble ĝeneman promeson, pripensu la eblecon privatigi ĝin; tiel, nur tiuj, al kiuj vi donas PIN-on (sekretan kodnumeron) povos vidi la paĝon.
Kiuj rajtas vidi mian retadreson?
Ni neniam donos vian retadreson al iu ajn, inkluzive la kreinton de via promeso, krom pro leĝa devigo. Ni ja permesas, ke la kreintoj sendu retmesaĝojn al subskribintoj por kuraĝigi ilin, pludoni novaĵojn, ktp. Tamen, ni ne montras al la kreinto la adresojn de tiuj, kiuj ricevos la mesaĝon. Atentu: se vi respondus al mesaĝo de iu promeskreinto, vi mem donus al li/ŝi vian retadreson.
Ĉu vi sendos aĉajn trudmesaĝojn al mia retadreso?
Ne. Post kiam vi subskribas promeson, ni sendos al vi mesaĝojn pri ĝi. Tiuj estos pristataj mesaĝoj de PromesoBanko mem, kaj verkaĵoj de la promeskreinto, kiu provos instigi vin al pli granda subteno. Evidente ni neniam donos nek vendos vian retadreson al iu ajn, krom pro leĝa devigo.

Navigado

Aliĝi por retmesaĝoj kiam iu faras promeson proksime de ĉe vi — Funkcias en ĉiu lando!
Retadreso: Lando:  Urbo: