Here at PledgeBank, we’re quite proud of the actions people have taken to improve their communities. Each of the successful pledges on the site mark something significant – trees planted, books distributed, friendships formed, votes cast, money donated, letters written, and a whole host of other actions. We’re happy to say that people all over the world have created change and taken initiative in a wide variety of ways, and would like to share some of our favourite success stories with you.
“Mi volas danki vin ĉar la historio de Bakul nun estas historio pri kio homoj volas rakonti. Post kiam vi parolis pri Bakul al Idealist kaj ĉe la konferenco de Net Squared, ili faris podkaston pri ni. Kaj post tio, ni fariĝis studkazon pri socia entreprenado ĉe IIM Calcutta, plej eminenta Komerca Altlernejo en Barato, kaj ĉe la Universitato de Delhi, plej eminenta universitato en Barato. Sed ĉio komenciĝis ĉe vi, ĉe PromesoBanko. Elkoran dankon pro tio.
“Ĉiukaze... Bakul estas provo kunigi malgrandajn kontribuojn de unuopuloj, kiuj interesiĝas pri socia evoluo en Barato. Ĝi estas provo konkeri la emon je kredo, ke ŝanĝo maleblas ĉar ni kapablas nur malmulte kontribui. Pro tio, ni ja ekscitiĝis kiam ni malkovris PromesoBankon! Jen forumo, kie oni provis fari precize la saman aferon. Do ĝi estis perfekta ilo por nia kampanjo.
“Tamen, kiam ni lanĉis la kampanjon "Donacu Librojn: Konstrui Bibilotekon", ni vidis multajn nekredemajn respondojn. Multaj konsideris ĝin nerealisma celo, eĉ se ili ja ŝatus vidi la sukceson. Krome, ni eĉ ne havis bankokonton por ricevi mondonacojn, nek taŭga loko por stoki librojn. Do la kampanjo ĉe PromesoBanko estis simple perfekta. Kaj ni diris al tiuj, kiuj ne kredis je ni, ke ili ĉiukaze ne devos donaci se ni ne trovus mil aliulojn sufiĉe kredemajn. Kiam ni alproksimiĝis al la celo, pli kaj pli da personoj ekenvolviĝis; eĉ la skeptikuloj tiam volis, ke la ideo sukcesu. Rezulto de tiu kampanjo estas, ke ni nun havas unu el la plej elstarajn infanajn bibilotekojn en Barato, kreita entute el la malgrandaj kontribuoj de iom pli ol mil personoj.”
“Post kiam la televido montris ŝokajn filmojn pri la uragano Katrina, mi demandis min kiel mi povus helpi. Kiel amanto de ĵazo kaj bone konante Nov-Orleanon, mi tuj pensis pri la kantisto Harry Connick Jr, kaj ĉe lia retpaĝo connick.com mi vidis, ke aliuloj donacis sian tempon kaj monon. Sed kiel internacieca persono, simpla donaco de mono ne sufiĉus por mi.
“Je la komenco mi celis per mia promeso simple akiri sufiĉe da mono por flugbileto al Nov-Orleano, por ke mi povu proponi helpon al la organizaĵo CERMT (urĝkaza helpo per masaĝterapio).”
“The idea of just wanting a new, clean pair of undies sounds crazy to most of us, but for orphans in Liberia, this is a luxury! After spending a month working at an orphanage in Liberia last year, I noticed most of the kids only had one pair of underwear, which was usually falling apart at the seams. I know I take my clean, comfortable undies for granted, but it felt like such a natural, easy way for people to get involved!
“I actually stumbled upon PledgeBank while I was trying to find another website, but thought it was a great way to get people involved in something that’s very close to my heart! I set up my pledge, expecting a few family members and friends to sign up. I never thought my pledge would be successful, and that so many total strangers would get involved!
“My goal for a successful pledge should have produced 450 pairs of undies; but the final count is 753 pairs of new, clean undies for the children of Liberia! The response was so great that not only will the children at one orphanage benefit from the generosity of strangers, but I will be able to give new undies to multiple orphanages! I just put all of the undies on a shipping container this week, which will arrive in Monrovia around the beginning of April. I’m leaving for Liberia on March 24th to spend 6 months there working with a wonderful organization called Orphan Relief and Rescue. ORR works with 80+ orphanages in and around Monrovia, so there will be plenty of children to give all of the donated undies to!
“Even though the pledge is closed, people are still contacting me to send undies and giftcards! So, in the end, over 750 pairs of undies will be going to the orphans of Liberia because of the kind-hearted people who use PledgeBank! To say ‘thank you’ is not enough; but to see the children smile because someone cares says it all!”
“La membraro de la Free State Project (t.e. Projekto pri Libera Ŝtato) tre aktivi por varbi subskribontojn, kaj kiel rezulto de la promeso, 1000 personoj transloĝiĝos al Nov-Hampŝiro, Usono kaj iĝos aktivuloj por libereco!”
“Ĉefa inter niaj celoj dum uzado de la retejo estis pritaksado de la projekto LiveSimply (t.e. ViviSimple). La projekto alvokas al homoj ŝanĝi sian vivstilon, kio estas celo kvalita, ne kvanta, kaj do malfacile mezuri per ciferoj. Do, havi retejon, kie troveblas la multkolorajn datumojn pri homaj pensoj, spertoj kaj opinioj, ebligas al ni vidi kiel tiuj personoj ŝanĝas siajn vivojn.
“La funkcimaniero de PromesoBanko plene konvenis al niaj bezonoj - ni volis krei komunumon de homoj, kiuj faras promesojn por ke ili povu subteni unu la aliajn. Ni povintus elekti pli simplan sistemon, per kio homoj simple promesintus fari ion, sed ni volis aldoni ion plian, kaj PromesoBanko iĝis por ni tute taŭgan ilon por tio, pro la fakto ke ĝi devigas al la promeskreinto varbi subtenantojn, kaj ĝi sendas aŭtomatajn rememorigilojn se promeso ne sufiĉe facile kreskas.”
“Krome, ni volis havi sistemon jam testitan, kiun ni ne bezonos mem adapti. mySociety estis nia elekto ĉar ni ŝatas la etikan bazon de la organizaĵo”
“La nombro de gemaljunuloj, kiuj subtenis tiun ĉi promeson per leteroj kaj telefonalvokoj al la lokaj instancoj estis vere fenomena! Ni elkore dankas al vi, ke vi provizis nin per tiel profesia lanĉilo. Mia sekva promeso estos por reklami pri PromesoBanko mem - mi estas tiom dankema al vi. Ne eblas al mi sufiĉe danki vin pro la helpo, kiun via servo donis al ni. Mi vere miregas!!! Dankas vin mi, mia familio kaj mia komunumo.”
“Mi sekvas la projektojn de mySociety jam de iom da tempo, kaj kiam anonciĝis PromesoBanko, tio estis por mi bona okazo envolviĝi. Realigi la potencon de kuna agado estas ege plifaciligite per tiu ilo.
“Animal Aid havas grandan subtenantaron, do ni unue retmesaĝis ilin por peti subtenon por la Promeso. Tiam ni petis, ke ĉiu subskribinto informu siajn amikojn kaj konvinki ankaŭ ilin subskribi. Poste, kiam ni faris pli da promesoj, ni informis al subskribintoj de similtemaj promesoj pri la novaj.
“Kiel rezulto de la promesoj, vegetarana orfejo nun havas irigacian sistemon kaj terareoj konvertiĝis al nutraĵproduktejoj, por ke la institucio estu sendepende daŭropova. Ni ankaŭ kolektis monon por sciencaj raportoj, kaj kunordigis leterkampanjojn al niaj politikaj reprezentantoj.”
“Mi komencis per sufiĉe simpla promeso, kiu facile subskribiĝus, simple por malkovri kion okazus… Mi ankaŭ scivolemis pri la ideo de 'forto pro homamaso' kaj la pli konkretaj eblecoj apliki tion… Mi retmesaĝis al 5 aŭ 6 amikoj kaj familianoj; kaj ene de kelkaj horoj, 2 aŭ 3 el ili jam subskribis. Ŝajnas, ke tio sufiĉis por montri la promeson al la publiko, kaj tiam homoj senĉese subskribadis.”
“Mi konsciis pri PromesoBanko per la libro 365 Ways to Change the World (t.e. 365 Metodoj por Ŝanĝi la Mondon) de Michael Norton, kiun mi aĉetis por mi kaj mia fratino ĉar ni ofte plendis pri la problemoj de la mondo kaj la maleblo fari ion ajn por helpi. Unu grava media problemo en Aŭstralio estas manko de akvo. Mia fratino kaj mi ekpensis, ke ni povas ŝanĝi niajn kutimojn, tio estus eta paŝo laŭ la ĝusta direkto - kaj tiam ni legis pri PromesoBanko kaj demandis nin ĉu ankaŭ aliuloj ŝatus fari similajn ŝanĝetojn. Multaj ŝanĝetoj iĝas granda ŝanĝo, ĉu ne?
%ldquo;Mia granda espero estas, ke ni unuopuloj retrovos senton de persona respondeco pri niaj agoj, kaj rekonektos kun la ekstera medio; tiam la mondo estos pli bona por ĉiuj. Anstataŭ vidi mondskalajn problemojn kiel aferojn por iu alia, eble ni povus pli bone kompreni nian propran potencon por ŝanĝi kaj la nunon kaj la venontecon.
%ldquo;Nu, je la komenco, mallongdaŭra duŝo kaj ĉiufoja movenda sitelo ŝajnis al ni kvazaŭ stranga puno! Sed tagon post tago, tiu kutimo iĝis por ni kontentiga kaj eĉ ĝojiga afero, kiu rekonektas nin al la mondo. Ĉiu en nia kvarpersona hejmo pli interesiĝas pri la ĝardeno, ĉar nun anstataŭ akvumi ĝin senpense per akvotubo, ni zorge pripensas pri kiuj plantoj plej bezonas la akvon de niaj siteloj. Mi notis la kreskon de ĉiu planto, kaj ekrimarkis la birdojn kaj bestojn, kiuj verŝajne de ĉiam estis tie sed mi antaŭe neniam rimarkis ilin! Anstataŭ longdaŭra duŝo antaŭ ol iri al la urbo, mi nun faras mallongan duŝon kaj pasigas momenton en la ĝardeno antaŭ ol foriri al la urbo.
“Kelkaj personoj, kiujn mi ne konas, ie en la mondo, subskribis mian promeson… and tio plezurigis min.”
“Having signed a pledge on Pledgebank before, I decided it could be a really effective tool in helping me empower and mobilize others. We decided that we would raise some money to provide a small working stipend for a young woman intern. Within the first 48 hours, I had reached my goal of pledgers. It was profoundly exciting, and really helped energize our modest fundraising effort.”